F-Droid estas instalebla katalogo de liberaj aplikaĵoj por Android. La kliento plifaciligas foliumadon, instaladon kaj spuradon de ĝisdatigoj ĉe via aparato.

Ĝi konektas al ĉiuj F-Droid-kongruaj deponejoj. La ĉefa deponejo estas gastigata ĉe f-droid.org kaj enhavas nur vere liberan programaron.

Android mem estas malferma tiel, ke vi povas instali aplikaĵojn de iu ajn fonto, sed estas kelkaj bonaj kialoj por uzi F-Droid kiel vian instal‑administrilon:
• ricevi sciigojn pri disponeblaj ĝisdatigoj
• (malnepre) elŝuti kaj instali ĝisdatigojn aŭtomate
• spuri malnovajn kaj betajn versiojn
• filtri aplikaĵojn nekongruajn kun via aparato
• esplori aplikaĵojn laŭ kategorioj kaj per serĉeblaj priskriboj
• aliri ligilojn por donaci, fontkodo, ktp.
• esti sekura per kontroli signaturojn de la deponeja indekso kaj haketaĵojn de apoj
